La 29-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Pekino kunveno memore al la 10-a datreveno de okazigo de la 4-a Monda Virina Konferenco de UN. Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon. Li diris, ke antaŭ 10 jaroj okazis la 4-a Monda Virina Konferenco de UN en Pekino. La konferenco, kadre de la temo “Akceli egalecon, disvolviĝon kaj pacon per agado”, traktis tutmondan strategion pri akcelo de seksa egaleco, ellaboris kaj aprobis la “Pekinan Deklaron” kaj “Agadan Programon”. Ĝi estas grava mejloŝtono en la historio de disvolviĝo de virina afero de la mondo, kaj ankaŭ grava klopodo por defendi socian justecon kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de socia afero de diversaj landoj.
Li diris, ke nuntempe en Ĉinio jam formiĝis bona situacio, ke la tuta socio zorgas kaj subtenas virinan aferon. Tamen oni devas daŭre klopodi por plua efektiviĝo de la virina rajto. Ĉinio senŝanceliĝe iros la vojon de paco kaj disvolviĝo, aktive fortigos kunlaboron kun internacia socio, klopodos kune kun la popoloj de la tuta mondo por daŭre antaŭenpuŝi la virinan aferon en la mondo kaj feliĉigi la virinojn kaj popolojn de la tuta mondo.
La kunveno daŭros 3 tagojn. Ĝin ĉeestas pli ol 800 personoj el 80 landoj kaj regionoj.
|