Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 21-a satelito revenigita

La 29-an de aŭgusto, post 27-taga flugado en spaco la 21-a reira scienca-teknologia eksperimenta satelito sekure surteriĝis ie en meza Sichuan de Ĉinio.

La reira kajuto de la satelito troviĝas en bona stato.

La satelito estis lanĉita en la 2-a de aŭgusto en la Jiuquan-a Satelito-lanĉa Centro de Ĉinio. Post reveno de la sistemo de la satelito plenuminta multajn sciencajn eksperimentojn, la instrumenta kajuto de la satelito daŭre laboras en la spaco por plenumi postan taskon de scienca eksperimento. La Xi’an-a Satelita Mezura kaj Kontrola Centro daŭrigos observon al la satelito.