Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio solene festos la 60-an datrevenon de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo

La 30-an de aŭgusto respondeculo de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio diris, ke Ĉinio okazigos serion da grandaj aktivadoj memore al la 60-a datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo kaj al tiu de la venko de la Kontraŭfaŝisma Milito de la Mondo.

Okazos ankaŭ seminario kaj kunsido de patriotoj en kaj ekster la lando, altaj komandantoj kaj veteranoj de la rezistmilito kaj familianoj de martiroj. La Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj okazigos inaŭguran ceremonion de “Muro por Paco” en Chaoyang-parko de Pekino. La partoprenantoj de la aktivadoj subskribos la “Pekinan Pac-manifeston”.