Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Vicĝenerala sekretario de UN alte taksis homajn rajtojn de Ĉinio

La 30-an de aŭgusto Louise Arbour, vicĝenerala sekretario de UN kaj ĝia altranga oficistino pri homaj rajtoj, pozitive taksis progreson de homaj rajtoj en Ĉinio, kiam ŝi intervidiĝis en Pekino kun Tang Jiaxuan, ŝtata konsilanto de Ĉinio.

La 29-an de aŭgusto grupo da altrangaj oficistoj de UN kun Louise Arbour kiel estro vizitis Ĉinion cele antaŭenpuŝi kunlaboran rilaton inter la oficejo de altrangaj oficistoj pri homaj rajtoj de UN kaj la ĉina registaro komencitan en 2000.

Ŝi intervidiĝos ankaŭ kun oficistoj de eksteraj aferoj kaj justico de Ĉinio kaj kun personoj el neregistaraj organizoj kaj sciencaj rondoj.