Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio plirapidigos disvolviĝon de malmultnombraj nacimalplimultoj

Antaŭ nelonge, dum la tutlanda laborkunveno pri helpo al malmultnombraj nacimalplimultoj de Ĉinio, respondeculo de la Ŝtata Komisiono de Nacimalplimultaj Aferoj de Ĉinio diris, ke en la venontaj 5 jaroj, la centra registaro plimultigos investon en konstruado de fundamentaj instalaĵoj kaj kulturado de laborkapabluloj por plirapidigi disvolviĝon de malmultnombraj nacimalplimultoj.

Ĉinio estas lando kun multaj nacioj. Krom Han-nacio, ekzistas 55 nacimalplimultoj kaj 22 el ili nombras malpli ol 100 mil membrojn. Tiuj nacimalplimultoj kun la totala nombro de 630 mil plejparte vivas en foraj izolaj regionoj ĉe la landlimo.

La ĉina registaro subtenas financajn instituciojn faciligi prunteprenon por programoj de fundamentaj instalaĵoj en la regionoj de malmultnombraj nacimalplimultoj, kaj plimultigos investon por helpi ilin pli efike ekspluati la riĉfontojn kaj akiri pli da enspezo.

La ĉina registaro multe penos por progresigi devigan edukadon de malmultnombraj nacimalplimultoj, iom post iom nuligos la pagon por lernolibrojn kaj aliajn elspezojn de lernantoj kaj helpos ilin disvolvi kulturan kaj higienan aferojn por altigi la kvaliton de la vivo de tieaj loĝantoj.