Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Urumqi la 14-a Foiro de Ekstera Komerco de Urumqi de Ĉinio de 2005

La 1-an de septembro, inaŭguriĝis en Urumqi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, la 14-a Foiro de Ekstera Komerco de Urumqi de Ĉinio de 2005. Ĝin partoprenis pli ol 600 komercistoj de 16 delegacioj de Rusio, Pakistano kaj aliaj landoj kaj regionoj. Ĝin partoprenis ankaŭ delegacioj de Ŝanhajo, Tianjin, Hebei, Guangdong kaj aliaj 13 provincoj kaj urboj de Ĉinio. La foiro daŭros 5 tagojn. Dum la foiro 14 kontraktoj estos subskribitaj, la monsumo de planita investo atingos 243.44 milionojn da usonaj dolaroj kaj tiu de enlanda kunlaboro atingos 25.5 miliardojn da ĉinaj juanoj (ĉ. 8.1 juanoj egalas al unu usona dolaro).

Xinjiang troviĝas en la mezo de la Azi-Eŭropa Kontinento, kaj najbaras al Rusio kaj aliaj 7 landoj de Mez-Azio kaj Sud-Azio. Ĝi havas superecon dank’ al la geografia situacio. La foiro estis iniciatita en 1992, kaj ĝis nun jam sukcese okazis 13 fojojn. Al ĝi partoprenis komercistoj de pli ol 10 mil entreprenoj el 70 landoj kaj regionoj kaj 30 enlandaj provincoj kaj urboj de Ĉinio. La totala monsumo de la plenumita ekstera komerco atingis 20.7 miliardojn da usonaj dolaroj kaj tiu de enlanda komerco atingis 233.7 miliardojn da juanoj. La foiro jam fariĝis la plej granda sinteza internacia komerca foiro en okcidenta Ĉinio kaj ankaŭ grava fenestro por montri socian stabilecon kaj ekonomian disvolviĝon de Xinjiang.