Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis en Pekino kongreso celebre al la 60-a datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito

La 3-an de septembro en la Popola Halo de Pekino, okazis solena kongreso celebre al la 60-a datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Ĉina prezidanto Hu Jintao faris paroladon en la kongreso. Li alte taksis la grandan signifon de la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj diris, ke la ĉina nacio ĉiam pledas por justeco kaj amas pacon, kaj neniam timas perfoton nek subiĝas al ekstera premo. Ĉinio firme iros pacan disvolvan vojon.

La kongreson ĉeestis ĉ. 6000 homoj el veteranoj partoprenintaj en la rezistmilito, transmaraj patriotoj, internaciaj amikoj kaj personoj de diversaj rondoj de la ĉina socio.

Antaŭ la kongreso, sur Tian’anmen-Placo de Pekino, Hu Jintao kaj aliaj ŝtataj gvidantoj kaj pli ol 10 mil personoj de diversaj rondoj de Pekino prezentis flor-korbojn al la Monumento de Popolaj Herooj. Poste en la Popola Halo, Hu Jintao honoris 10 veteranojn, patriotojn kaj generalojn per la memorigaj medaloj de la 60-a datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo.