Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao faris paroladon ĉe Ŝtatestra Kunveno de Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj

Antaŭtagmeze de la 14-a de septembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao partoprenis la Ŝtatestran Kunvenon de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj por la 60-a datreveno de la establiĝo de UN, kaj faris paroladon kun la titolo “Defendi la aŭtoritatecon de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kaj fortigi la sistemon de kolektiva sekureco”. Hu Jintao montris, ke la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj ludas neanstataŭigeblan rolon en solvo de gravaj tutglobaj kaj regionaj problemoj rilataj al la paco kaj sekureco de la mondo, ke oni devas garantii plenumon de la devo komisiita de UN al la Konsilio de Sekureco.

Hu Jintao eksplikis opiniojn kaj starpunkton de Ĉinio en la nuna internacia situacio kaj gravaj internaciaj problemoj kaj prezentis konkretajn opiniojn por fortigi la funkcion de UN, antaŭenpuŝi la reformon de UN kaj akceli internacian disvolviĝon kaj kunlaboron.

En la 13-a de septembro, atinginte Nov-Jorkon, Hu Jintao tuj intervidiĝis kun usona prezidento Bush. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono kaj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj interesantaj ambaŭ flankojn.

Hu Jintao venis de Meksiko al Nov-Jorko post vizito al Kanado kaj Meksikio.