Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La kvara 6-flanka intertraktado rekomenciĝis en Pekino

La 13-an de septembro, post paŭzo de pli ol unu monato, rekomenciĝis en Pekino la kvara 6-flanka intertraktado pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. Ĝin ĉeestis delegitoj de Ĉinio, Usono, Korea Popol-demokratia Respubliko, Korea Respubliko, Rusio kaj Japanio. Poste, ĉiuj flankoj faris duflankan kontakton. La problemo, ĉu la Korea Popol-demokratia Respubliko rajtas pace utiligi nuklean energion kaj konstrui malpezakvan reaktoron, fariĝis kerna malakordo de la ĉi-foja intertraktado.

La kvara 6-flanka intertraktado komenciĝis en Pekino en la 26-a de julio. Post 13-taga intertraktado ĝi anoncis paŭzon.

Dum la paŭzo ĉiuj flankoj faris oftegan kontakton por forigi malakordon.

Ĉiuj flankoj certigis fruktojn de la unuaperioda traktado kaj unuvoĉe opiniis, ke ĝi faris konkretan kaj efikan multflankan kaj ambaŭflankan kontakton en sincera kaj harmonia atmosfero, kaj rikoltis grandan progreson en enhavo kaj formo.

Tamen, Usono kaj la Korea Popol-demokratia Respubliko havas kompare grandan malakordon en paca utiligo de nuklea energio, sfero de forlaso de nukleo kaj aliaj problemoj. Specialistoj opiniis, ke moderigo de malakordo de ambaŭ flankoj en la du gravaj problemoj estos ŝlosilo por nova progreso de ĉi-foja intertraktado.