Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio donos favoran krediton de dek miliardoj da usonaj dolaroj al disvolviĝantaj landoj

La 15-an de septembro, Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio donos favoran krediton kaj favoran aĉetantan krediton en valoro de dek miliardoj da usonaj dolaroj al disvolviĝantaj landoj en la venontaj 3 jaroj. Tio markis, ke Ĉinio zorgas la mondan disvolviĝon.

Qin Gang diris, ke dum la Ŝtatestra Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj, ĉina prezidanto Hu Jintao elmetis kelkajn gravajn rimedojn por realigi la “Miljaran Disvolvan Celon”, kaj unu el ili estas favora kredito kaj favora aĉetanta kredito en valoro de dek miliardoj da usonaj dolaroj al disvolviĝantaj landoj en la venontaj 3 jaroj por helpi ilin fortigi la konstruadon de bazaj instalaĵoj, kaj akceli kunan investon kaj kunlaboron de entreprenoj de ambaŭ flankoj.

Li diris, ke kvankam Ĉinio estas neriĉa disvolviĝanta lando, tamen volontas kontribui por akceli komunan disvolviĝon de la homaro, forskui malriĉecon kiel eble baldaŭ kaj antaŭenpuŝi ekonomian disvolviĝon. Ĉinio esperas, ke la internacia socio povos konscii la urĝan taskon fortigi kunlaboron, mallongigi la distancon de la sudo kaj nordo kaj realigi la “Miljaran Disvolvan Celon”. Ĉinio esperas, ke la internacia socio klopodos kune, kaj Ĉinio fortigos sian kunlaboron kun aliaj landoj en tiu flanko.