Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio okazigis aktivadojn memore al la 74-a datreveno de la Evento de la 18-a de Septembro

La 18-a de septembro ĉi-jare estis la 74-a datreveno de la Evento de la 18-a de Septembro. Popolanoj de diversaj lokoj de Ĉinio okazigis diversformajn memorigajn aktivadojn.

Antaŭtagmeze de la 18-a de septembro, pli ol mil novaj studentoj de la Inĝeniera Instituto de Kirasa Trupo venis al la Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo, kiu troviĝas en urbeto Wanping proksime de Lugou-ponto. Ili faris ĵuron antaŭ la muzeo. Li Zhiguo, politika komisaro de la studenta brigado de la instituto, diris, ke ĉiujare ni okazigas armeaniĝan ĵurceremonion por novaj studentoj. Sed ĉi-jare, la ceremonio okazu en tiu ĉi speciala tago kaj speciala loko por ke la studentoj ne forgesu la nacian humiliĝon, firme memoru la mision kaj faru multe da kontribuo al la nacidefenda afero de Ĉinio.

En Nankino, frumatene de la 18-a, Xia Shuqin, postvivintino de la Nankina Amasbuĉado, kaj ŝiaj familianoj venis kun florfaskoj al la Muzeo de Viktimoj de la Nankina Amasbuĉado de japanaj agresantoj por funebri siajn familianojn mortintajn en la masakrado.

En ruino de la Masakro de “la 3-a de Majo” de Jinan estis girlandoj kaj floroj. 63-jara Qiao Limin diris: “Hodiaŭ vespere mi rakontos al miaj infanoj la agreson de Japanio al Ĉinio por ke ili konu la historion, domaĝu la hodiaŭon kaj samtempe memoru, ke ni ne pardonos japanojn, se ili ne konfesos la historion.”

En la 18-a de septembro, alarmo sonis en Nankino, Ŝanhajo, Chongqing, Changchun, Jinan kaj aliaj urboj de Ĉinio. Tio faris la diversajn memorigajn aktivadojn pli solenaj.