Unua paĝo >> Aktualaĵoj


“Jaro de Francio” fermiĝis en Pekino

Vespere de la 17-a de septembro, unu tagon antaŭ la Aŭtunmeza Festo, tre grava popola festo de Ĉinio, pli ol du mil ĉinoj kaj francoj ĝoje kolektiĝis en la Somera Palaco por celebri la plenan sukceson de la “Jaro de Francio” okazinta en Ĉinio. Li Changchun, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj prezidanto de la franca senato Poncelet ĉeestis la finan amuzan vesperon kaj faris varman parolon.

Li Changchun diris, ke en la pasintaj 2 jaroj, kelkcentoj da aktivadoj de la “Jaro de Ĉinio kaj Francio” lasis multajn neforgeseblajn scenojn en la memoro de la popoloj de Ĉinio kaj Francio. La “Jaro de Ĉinio kaj Francio” estas iniciato en la ĉina-franca kultura interflua historio. La okazigo de la aktivado forte akcelas disvolviĝon de la interrilatoj de Ĉinio kaj Francio kaj profundigas la interkomprenon kaj amikecon inter la popoloj orienta kaj okcidenta. La nombro de partoprenantoj kaj profundeco de la influo skribis brilan paĝon en la kultura interflua historio de Ĉinio kaj Francio. Dank’ al la “Jaro de Ĉinio kaj Francio”, la interfluo kaj kunlaboro de la du landoj en politiko, ekonomio, kulturo kaj aliaj kampoj akiris rekordan disvolviĝon; la interrilatoj de Ĉinio kaj Francio estas en la plej bona tempo en la historio.

Poncelet diris, ke la aktivado de “Jaro de Ĉinio” en Francio atestis la amikecon de la popoloj de Francio kaj Ĉinio. Okazigo de la finalo de “Jaro de Francio” en ĉina imperiestra ĝardeno estas malavara donacaĵo de Pekino al Francio. Tio gravuriĝos en la historio de amika kontaktiĝo de la du popoloj.