Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La kvara 6-flanka intertraktado finiĝis kaj aperigis komunan deklaron

La 19-an de septembro, finiĝis la duastadia kunveno de la kvara 6-flanka intertraktado, kaj estis akceptita la “Komuna deklaro de la kvara 6-flanka intertraktado”. La 6 flankoj atingis 6 komunajn konojn pri la solvo de nuklea problemo de la Korea Duoninsulo.

En la deklaro, la 6 flankoj unuvoĉe reasertis, ke la celo de la 6-flanka intertraktado estas realigo de sennukleiĝo de la Korea Duoninsulo per paca kaj kontrolebla maniero. La Korea Popoldemokratia Respubliko promesis forlasi ĉiujn nukleajn armilojn kaj nukleajn planojn, kiel eble plej baldaŭ reagnoski la “Konvencion de nedifuzigo de nukleaj armiloj” kaj akcepti inspektadon de la Internacia Nuklea Institucio. Kaj Usono konfirmis, ke Usono ne instalis nukleajn armilojn en la Korea Duoninsulo kaj nek havas la intencon ataki aŭ invadi la Korean Popoldemokratian Respublikon per nukleaj armiloj aŭ kutimaj armiloj.

La Korea Popoldemokratia Respubliko deklaris, ke ĝi havas la rajton pace utiligi nuklean energion, kaj la aliaj flankoj respektas tion kaj konsentas diskuti en konvena tempo pri livero de malpezakva reaktoro al la Korea Popoldemokratia Respubliko.

La 6 flankoj promesis akceli ekonomian kunlaboron en fuelo, komercado kaj investado kaj kune klopodi por defendi la longdaŭran pacon kaj stabilecon de nordorienta Azio.

La deklaro anoncis, ke la 6 flankoj konsentas okazigi la kvinan 6-flankan intertraktadon en Pekino en la unua tagdeko de novembro.

Post la intertraktado, Wu Dawei, prezidanto de la kvara intertraktado kaj estro de la ĉina delegacio, diris, ke Ĉinio volontas klopodi kune kun aliaj flankoj por persisti en paca solvo per dialogo kaj en la celo de sennukleiĝo de la Korea Duoninsulo, defendi la pacon kaj stabilecon de la Korea Duoninsulo kaj nordorienta Azio kaj akceli kunan disvolvon.