Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Zhaoxing kaj Kofi Annan interŝanĝis opiniojn pri reformo de UN

La 19-an de septembro en Nov-Jorko, Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, ĉeestanta la 60-an kunvenon de Unuiĝintaj Nacioj, intervidiĝis kun Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN. Ili interŝanĝis opiniojn pri la reformo de UN kaj aliaj problemoj.

Li Zhaoxing diris, ke la dokumento pri fruktoj de la ŝtatestra kunveno spegulis komunan volon de la membrolandoj pri fortigo de rolo de UN pere de reformo kaj difinis direkton por disvolviĝo de UN. Ĉiuj flankoj devas kiel eble plej baldaŭ plenumi la dokumenton. Li emfazis, ke la reformo de la Konsilio de Sekureco de UN devas prioritate multigi reprezentantecon de la disvolviĝantaj landoj kaj fortigi aŭtoritatecon kaj efikecon de la konsilio. Li Zhaoxing esprimis, ke Ĉinio daŭre subtenos laboron de UN, intime kunlaboros kun UN kaj aliaj membrolandoj kaj klopodos por efektivigo de la dokumento.

Kofi Annan diris, ke la Ŝtatestra Kunveno de la Konsilio de Sekureco de UN estas tre sukcesa. Li opiniis, ke la dokumento pri fruktoj de la kunveno estas bazo por antaŭenpuŝi la reformon de UN. Multaj flankoj bezonas pluan studon en efektivigo de la dokumento. Li esperis, ke ĉiuj flankoj daŭre klopodos. Kofi Annan alvokis daŭrigi la reformon de la Konsilio de Sekureco de UN. Li emfazis, ke Ĉinio ludas gvidan rolon en antaŭenpuŝo de subteno de la internacia socio al la disvolviĝantaj landoj. Tio havas gravan signifon.