Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Konstruado por Pekinaj Olimpikoj de 2008 en alta tajdo

La 20-an de septembro, Pekina Olimpika Organiza Komitato okazigis gazetaran konferencon por konigi la konstruadon por Pekinaj Olimpikoj de 2008.

En Pekino, konstruado de 10 el la 11 sportejoj jam estis komencita, kaj tiu de la lasta komenciĝos en la fino de septembro. En la kuranta jaro, komenciĝos rekonstruado kaj plivastigo de la Pekina Laborista Stadiono, kaj komenciĝos konstruado de 4 provizoraj sportejoj por basbalo, hokeo, sagpafo kaj stranda flugpilko kaj tiu de vehikla vilaĝo. Krome, 6 el la 59 vojoj rekte rilataj al la Pekinaj Olimpikoj jam estis pretigitaj, 14 estas en intensa konstruado, konstruado de aliaj 11 vojoj kaj 2 pontoj estos komencitaj en la fino de la kuranta jaro.

La komandejo de la konstruado kaj koncernaj departementoj fortigis protektadon al la historiaj restaĵoj ĉe la konstruejoj de olimpikaj inĝenieraĵoj. Tio faciligis la konstruadon de la olimpikaj sportejoj.