Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Zhaoxing intervidiĝis kun Condoleezza Rice

La 20-an de septembro, Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, ĉeestanta la 60-an kunvenon de Unuiĝintaj Nacioj, intervidiĝis kun Condoleezza Rice, usona ŝtata sekretario.

Ambaŭ flankoj esprimis, ke ili kune klopodos por serioza efektivigo de grava komuna kono atingita de la dulandaj suverenoj en Nov-Jorko antaŭ nelonge kaj por sana kaj stabila disvolviĝo de konstruaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Li Zhaoxing diris, ke Taiwan-problemo estas la plej sentema kaj grava problemo en la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono. Ĉinio laŭdas usonan prezidanton George W. Bush pro lia reaserto pri persisto en la politiko de unu Ĉinio kaj pri observo de la tri komunaj deklaroj de Ĉinio kaj Usono dum la intervidiĝo kun Hu Jintao en Nov-Jorko. Li esperis, ke Usono observos promeson kaj defendos kune kun Ĉinio pacon kaj stabilecon de Taiwan-markolo kaj ĝeneralan situacion de la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono.

Condoleezza Rice diris, ke Usono komprenis sentemon de Taiwan-problemo kaj ne ŝanĝiĝos la politiko de la usona registaro de unu Ĉinio.

Ambaŭ flankoj pozitive taksis progreson de la kvara 6-flanka intertraktado de Pekino. Ili interŝanĝis opiniojn pri aliaj internaciaj kaj regionaj problemoj interesantaj ambaŭ flankojn.