Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio establas Ŝtatan Komandan Centron de Laborsekureco kaj Urĝa Savo

Lastatempe, en la Ĝenerala Konferenco de la Internacia Riskorega Konsilio de 2005, Li Yizhong, estro de la Ŝtata Administracio de Laborsekureco de Ĉinio, diris, ke lia administracio planas establi Ŝtatan Komandan Centron de Laborsekureco kaj Urĝa Savo, kiel gravan konsistigan parton de la sistemo de komuna sekureco establatan de la ĉina registaro.

Li diris, ke la ĉina registaro estas establanta sistemon de publika komuna sekureco por trakti naturajn katastrofojn, akcidentojn, komunajn higienajn eventojn kaj sociajn sekurajn eventojn, fortigi distingon, juĝon pri risko, prognozon de krizo, riskoregon kaj urĝan trakton pri eblaj riskaj eventoj, kaj la Ŝtata Konsilantaro jam fondis rilatan oficejon. La establata Ŝtata Komanda Centro de Laborsekureco kaj Urĝa Savo havos sub si provincajn centrojn, fakajn organojn kaj fakajn centrojn de mino, danĝeraj kemiaĵoj, fajroestingo, turismo, specialaj instalaĵoj, medicino kaj civila aviado.