Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Azia Konferenco pri Malpliigo de Katastrofo okazos en Pekino

La 22-an de septembro en Pekino, Jia Zhibang, vicministro de civilaj aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke la ĉina registaro okazigos Azian Konferencon pri Malpliigo de Katastrofo en Pekino de la 27-a ĝis 28-a de septembro. 178 personoj el 40 landoj kaj 15 internaciaj organizoj jam sin anoncis por ĉeesti la kunvenon. Oni antaŭvidas ĉirkaŭ 350 partoprenantojn.

Li diris, ke januare en la speciala pinta kunveno pri cunamo de Hinda Oceano, ĉina ĉefministro Wen Jiabao iniciatis kaj promesis okazigi tiun kunvenon, kiu estos la unua azia regiona ministra kunveno pri malpliigo de katastrofo. La kunveno celas elmontri la atingojn de aziaj landoj en malpliigo de katastrofo, interŝanĝi sperton pri prognozo, informo, preventado kaj moderigo de natura katastrofo, kaj sinteza traktado de katastrofo, antaŭenpuŝi regionan kunlaboron de katastrofo-malpliigo de Azio, realigi la “Hyogan Programon de Agado 2005-2015: Fortigi la Kapablon de Ŝtatoj kaj Plansetlejoj por Batali kontraŭ Katastrofo”, kaj diskuti ĉefajn lokojn kaj regionan kunlaboron de katastrofo-malpliigo en Azio en la venontaj 10 jaroj.

Jia Zhibang diris, ke aktive respondante la alvokon de la Unuiĝintaj Nacioj, la ĉina registaro fortigos sian kapablon por malpliigi katastrofon, intime kunlaboros kun koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj, pli vaste interŝanĝos kaj kundividos informojn kaj teknologiojn de katastrofo-malpliigo, laŭeble partoprenos la internaciajn agadojn pri katastrofo-malpliigo kaj internacian helpadon pri katastrofo.