Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La ĉina unua komerca nuklea elektrejo de pezakva reaktoro trapasis ekspertizon

La 22-an de septembro, la triastadia konstruo de la nuklea elektrejo de Qinshan, la ĉina unua komerca nuklea elektrejo de pezakva reaktoro, trapasis ekspertizon.

La kapacito de la elektrejo konsistas el du nukleaj generatoroj de 700 mil kilovatoj. Ĝia servodaŭro laŭ projekto estos 40 jaroj, la kapacito de faktoro estas 85% kaj la totala investo estas 2.88 miliardoj da usonaj dolaroj. La konstruado de la elektrejo komenciĝis en la 8-a de junio de 1998 kaj la du generatoroj komerce ekfunkciis respektive en la 31-a de decembro de 2002 kaj en la 24-a de julio de 2003.

La raporto de la ekspertiza komitato diras, ke ĉiuj normoj de la elektrejo konformas al la projekto, la kvalito estas bona, la funkcio estas sekura kaj la profito kontentiga.