Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ŝanhajo transprenis la flagon de la Monda Ekspozicio en Aichi, Japanio

La 25-an de septembro fermiĝis la Monda Ekspozicio okazinta en Aichi, Japanio, kun la temo “Saĝo de la Naturo”. En la fermo okazis ceremonio de flago-transdono de Aichi al Ŝanhajo, gastiganto de la venonta Monda Ekspozicio en 2010.

En la fermo salutvortojn faris kronprinco Naruhito kaj ĉefministro Junichiro Koizumi de Japanio, kaj Wu Jianmin, prezidanto de la Internacia Buroo de Ekspozicioj. Zhou Yupeng, vicurbestro de Ŝanhajo, transprenis, en la nomo de Ŝanhajo, la flagon el la manoj de Wu Jianmin kaj Loscertales, ĝenerala sekretario de la Internacia Buroo de Ekspozicioj.

Dum ses monatoj de inaŭguriĝo en marto ĝis fermiĝo en septembro, la Monda Ekspozicio en Aichi akceptis 21 milionojn da vizitantoj.

En la ĉi-foja ekspozicio la ĉina eksponejo estis unu el la plej grandaj kaj plej multe vizitataj. Laŭ statistiko ĝis la 10-a de septembro 5 milionoj da homoj vizitis la ĉinan eksponejon.