Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Centjariĝo de Fudan-universitato

La 24-an de septembro, ĉina fame konata Fudan-universitato celebris la 100-an datrevenon de sia fondiĝo. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao sendis al ĝi gratulan leteron.

Hu Jintao diris en la letero, ke Fudan-universitato estas la unua supera lernejo fondita de ĉinoj. En la pasinta jarcento la lernejo observis la devizon “profunde studadi kaj persisti en sia aspiro, multe demandi kaj aktuale pensi”, sin oferis al la sorto de la nacio, progresis kun la epoko kaj formis sian patriotisman tradicion kaj bonan stud-stilon.

Hu Jintao montris, ke altnivelaj superaj lernejoj estas grava signo de sinteza forto kaj scienca kaj kultura nivelo de la ŝtato. Li esperas, ke la lernejo praktikos strategion de prosperigo de la ŝtato per scienco kaj tekniko, kaj tiun de fortigo de la ŝtato pere de talentuloj. Li esperas ankaŭ, ke la lernejo disvolvos sian bonan tradicion, senĉese faros disvolvon kaj kreadon kaj klopodos por fariĝi sinteza universitato kun unuagrada nivelo de la mondo.