Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun Mironov Sergey, prezidanto de Federacia Komitato de Rusio

La 26-an de septembro en Pekino ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun Mironov Sergey, prezidanto de Federacia Komitato de Rusio.

Hu Jintao diris, ke la komunaj konoj de gvidantoj de Ĉinio kaj Rusio en multaj gravaj problemoj havas profundan signifon por orienti pluan disvolviĝon de la interrilatoj de strategiaj kunlaboraj partneroj de Ĉinio kaj Rusio. Ĉinio volas klopodi kune kun Rusio por efektivigi praktikan kunlaboron de gravaj programoj por ke la interrilatoj de strategiaj kunlaboraj partneroj akiru pli grandan sukceson.

Hu Jintao diris, ke ĉi-jare ekfunkciis kunlabora sistemo de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) de Ĉinio kaj supera kaj malsupera ĉambroj de la Parlamento de Rusio. Tio estas grava frukto de la kunlaboro de leĝdonaj institucioj de la du landoj kaj nova kanalo por kunlaboro de ambaŭ flankoj. Li esperis, ke TPK kaj Federacia Komitato de Rusio plene utiligos la novan interfluan sistemon kaj faros novan kontribuon por antaŭenpuŝi pluan disvolviĝon de la interrilatoj de strategiaj kunlaboraj partneroj de la du landoj.

Mironov Sergey diris, ke la nuntempa disvolviĝo de la interrilatoj de la du landoj atingis senprecedencan nivelon. Federacia Komitato de Rusio ĝojas klopodi kune kun Ĉinio por antaŭenpuŝi pluan disvolviĝon de la interrilatoj de strategiaj kunlaboraj partneroj de la du landoj.