Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Publikiĝis media marko de Pekinaj Olimpikoj

Antaŭ nelonge, media marko de Pekinaj Olimpikoj – Verdaj Olimpikoj estis publikigita en Pekino.

La marko estis projektita laŭ la ĉina kaligrafio. La bildo de la marko estas arbego konsistanta el krono de arbo kaj figuro de homo. Ĝi simbolas harmonion inter homoj kaj naturo. Verda rubando formas kronon de arbo, kaj la homa figuro faras trunkon.

Liu Jingmin, plenumanta vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, diris, ke publikigo de la media marko ludos aktivan rolon por gvidi la publikon al elekto de verda vivo, partopreno de verda agado kaj subteno al verdaj Olimpikoj.