La 1-a de oktobro 2005 estas la 56-a datreveno de la naskiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Okaze de la Nacia Tago la ĉinoj havas 7-tagan feriadon. Intertempe nia retejo ne novigas sian paĝon.
Lastatempe, okaze de la 40-a datreveno de la fondiĝo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj la 50-a datreveno de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, ni starigis en nia retejo rubrikojn “Tibeto” kaj “Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono” kaj faris rilatajn raportojn pri la du regionoj kaj pri Banĉen Erdini la 11-a.
Bonvolu viziti nian retejon kaj ĝui kune kun ni festan ĝojon.
Ĝis la 8-a de oktobro.
La Red.
|