Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Dum “ora semajno” de 1-a de oktobro Ĉinio detalis konsumaĵojn en valoro de 270 miliardoj da juanoj

La 1-a de oktobro estas la Nacia Festo de Ĉinio. La 7-taga feriado de la 1-a ĝis la 7-a estas nomata “ora semajno”. Laŭ statistiko de la Ĉina Komerca Ministerio en la 8-a de oktobro, dum la “ora semajno” Ĉinio detalis konsumaĵojn en valoro de 270 miliardoj da juanoj en kresko de 14.2% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.

5 karakteroj aperis en la merkato de la “ora semajno” de la kuranta jaro.

Unue, la stako de komercaĵoj estas abunda. Multaj famaj kaj bonkvalitaj produktaĵoj aperis en merkato.

Due, la urba merkato havas densan festan atmosferon, kaj la kampara merkato estas stabila.

Trie, konsuma strukturo ŝanĝiĝis. Oraĵoj, juveloj, hejmaj elektraj aparatoj de bona marko, laŭmodaj vestoj estis en granda debito.

Kvare, la ofertado estis diversforma. La prezo de komercaĵoj iom malaltiĝis.

Kvine, medi-protekto, sekureco kaj sanprotektado estis primare akcentataj.