Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la 5-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio

La 8-an de oktobro, inaŭguriĝis en Pekino la 5-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato (CK) de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Dum la 4-taga kunveno, la Politika Buroo de CK de KPĈ raportos pri la laboro al CK de KPĈ, kaj interkonsiliĝos pri propono al la 11-a kvinjara plano (2006-2010) de la nacia ekonomio kaj socia disvolvo.

La 5-a Plena Sesio de la 16-a CK de KPĈ estos vaste atentata pro la grava temo de la 11-a kvinjara plano. 4.12 milionoj da ĉinaj civitanoj prezentis proponojn por la 11-a kvinjara plano, kaj tiuj proponoj estis plene aplikitaj dum la ellaborado de la plano.