Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj gvidantoj kondolence telegrafis al Pakistano pro tertremo

La 8-an de oktobro ĉina prezidanto Hu Jintao sendis telegramon al pakistana prezidento Pervez Musharraf okaze de forta tertremo, kiu kaŭzis pezan damaĝon al la popolo kaj proprietaĵoj de Pakistano. En la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj de li mem, Hu esprimis en sia telegramo sinceran konsolon al la pakistanaj registaro, popolo kaj familianoj de la viktimoj kaj vunditoj de la tertremo kaj profundan funebron al la viktimoj de la plago. Hu diris, ke li kredas, ke la registaro kaj popolo de Pakistano venkos la malfacilojn kaj rekonstruos sian hejmon.

En la sama tago ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio Li Zhaoxing sendis konsolan telegramon respektive al la pakistana ĉefministro Shaukat Aziz kaj ministro de eksteraj aferoj de Pakistano Khurshid Kasuri.