Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kim Jong-il intervidiĝis kun Wu Yi en Pjongjango

La 10-an de oktobro, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, sendis gratulan telegrafon al Kim Jong-il, ĝenerala sekretario de la Korea Labora Partio, pro la 60-a datreveno de la fondiĝo de la Korea Labora Partio.

Vespere de la 8-an de oktobro, Kim Jong-il intervidiĝis en Pjongjango kun Wu Yi, estrino de la ĉina registara delegacio kaj vicĉefministrino de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.

Wu Yi transdonis la buŝan mesaĝon de Hu Jintao al Kim Jong-il. En sia mesaĝo Hu Jintao esprimis varman gratulon pro la 60-a datreveno de la fondiĝo de la Korea Labora Partio kaj elkore deziras, ke la korea popolo gajnu pli grandajn sukcesojn en la granda afero de konstruado de la lando.

Kim Jong-il dankis Hu Jintao pro lia buŝa mesaĝo. Li diris, ke la tradicia amikeco inter Koreio kaj Ĉinio estis kreita de gvidantoj de la antaŭa generacio de la du landoj, kiu havas firman bazon kaj estas nerompebla. Koreio kontente vidas ke la interrilatoj de Koreio kaj Ĉinio glate disvolviĝas antaŭen laŭ la komunaj konoj atingitaj de li kaj ĝenerala sekretario Hu Jintao dum lia vizito al Ĉinio en la pasinta jaro.

Wu Yi alte taksis la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Koreio, kaj esprimis ke, sub la rekta prizorgo kaj gvido de la plej altaj gvidantoj de la du landoj, la tradicia amika kunlaboro de Ĉinio kaj Koreio daŭre kaj bone disvolviĝas. Kontaktiĝo de ambaŭ flankoj en alta nivelo estas oftega, la interŝanĝo kaj kunlaboro de ĉiuj kampoj akiris novan progreson, kaj la du landoj tenas intimajn interkomunikadon kaj kunlaboron en gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj.