Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Rezulto de ĝisdata mezurado de alteco de Qomolangma

La 9-an de oktobro, s-ro Chen Bangzhu, direktoro de la Ŝtata Mezura Buroo de Ĉinio, proklamis, ke la altituda alteco de la supra faco de roko sur la supro de Qomolangma estas 8844.43 m kaj la mezurada precizeco pri la surfaca alteco de la roko estas ±0.21 m; la dikeco de glacio kaj neĝo sur la supro de la montpinto estas 3.50 m. La cifero pri la alteco de Qomolangma publikigita en 1975 estis abolita.

La 22-an de majo, 2005, 15 membroj de la ĉina taĉmento por remezurado de alteco de Qomolangma surgrimpis la supron de Qomolangma, la plej alta montpinto en la mondo, kaj plenumis la mezuradon.

La rezulto de mezurado estis konfirmita de fakuloj kaj koncernaj departementoj post ekspertizado kaj ekzamenado.