Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio sendis Internacian Urĝsavan Taĉmenton al Pakistano

50 minutojn post la 11-a horo de la 8-a de oktobro de 2005 7.6-7.8-grada tertremo okazis en la Subkontinento de la Suda Azio. La forta tertremo damanĝis Pakistanon, Hindion kaj Afganion, kaj Pakistano estis plej serioze katastrofita. Statistiko ĝis la 9-a anoncis, ke 20 mil homoj mortis kaj 40 mil homoj vundiĝis. Informiĝinte pri tio, Ĉinio rapide ekagis kaj sendis la Internacian Urĝsavan Taĉmenton al Pakistano en la 9-a de oktobro.

La taĉmento konsistas el 49 membroj. Inter ili estas 8 kuracistoj , 23 priserĉantoj kaj 18 sismologoj kaj reporteroj. Krome la taĉmento kunportis en Pakistanon 6 serĉohundojn kaj multajn ekipaĵojn por urĝa savo, kaj ankaŭ tendojn, medikamentojn kaj lanajn litkovrilojn en totala valoro de pli ol 6 milionoj da usonaj dolaroj.

Tio estas la kvarafoja eksterlanda helpado de la taĉmento, kaj antaŭ tio ĝi servis en Alĝerio kaj Irano en 2003 kaj en Indonezio en 2004 pro la tiea tertrema katastrofo.