Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Seulo la 8-a Monda Kunveno de Ĉino-komercistoj

Antaŭtagmeze de la 10-a de oktobro, la 8-a Monda Kunveno de Ĉino-komercistoj inaŭguriĝis en Seulo, ĉefurbo de la Korea Respubliko. Pli ol 3300 ĉino-komercistoj de pli ol 90 ĉino-komercistaj organizoj el 30 landoj kaj regionoj kolektiĝis en Seula Internacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro por ĉeesti la konferencon ĉiudujaran.

La temo de la konferenco estas: kreski kun ĉino-komercistoj komune, prosperi kun la mondo.

Ron Moo-hyun, prezidento de la Korea Respubliko, ĉeestis la inaŭguron. Li diris, ke ĉino-komercistoj jam fariĝis ekonomia organizo profunde influanta la tutmondan ekonomion. La 8-a Monda Kunveno de Ĉino-komercistoj kiel tutgloba komercada celebrado inaŭguriĝis en Seulo, tio havas profundan signifon.

En la inaŭguro, Huang Mengyu, prezidanto de la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komercado diris, ke Ĉinio kaj la Korea Respubliko estas amikaj najbaroj, la du popoloj havas longan historion de amika interkomunikado. Precipe en la lastaj 10 jaroj, la du landoj vaste kunlaboras en ĉiuj kampoj. La ekonomia kunlaboro gajnas grandegan sukceson.

Huang Mengyu esperis, ke ĉino-komercistoj el ĉiuj lokoj de la mondo sufiĉe utiligos la platformon de la konferenco, kaj fortigos interfluon kaj kunlaboron por disvolvi mem, akceli la prosperon de la mondo kaj realigi la celon de tiu ĉi konferenco.

La Monda Kunveno de Ĉino-komercistoj estis kune iniciatita de la Singapura Ĉina Ĉambro de Komercado kaj Industrio, la Hongkong-a Ĉina Ĉambro de Komercado kaj Industrio kaj la Tajlanda Ĉina Ĉambro de Komercado kaj Industrio en la jaro 1990. Ĝia celo estas akceli reciprokan disvolviĝon de ĉino-komercistoj kaj eksterlandaj komercistoj en ekonomio, komercado kaj scienco. De la jaro 1991, la Monda Kunveno de Ĉino-komercistoj jam okazis 7 fojojn en Singapuro, Hongkongo, Vankuvero, Nankino kaj aliaj lokoj.