Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao intervidiĝis kun ambasadoroj de Pakistano, Hindio kaj Afganio al Ĉinio

La 10-an de oktobro en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun ambasadoroj de Pakistano, Hindio kaj Afganio al Ĉinio. Li refoje esprimis sinceran konsolon al la registaroj kaj popoloj de la tri landoj okaze de la tertrema katastrofo en la Suda Azio.

Wen Jiabao diris, ke la forta tertremo kaŭzis pezan damaĝon al la popoloj kaj proprietaĵoj. Pakistano, Hindio kaj Afganio estas amikaj najbaroj de Ĉinio. La katastrofo maltrankviligis la ĉinan popolon. Post okazo de la katastrofo la ĉina registaro tuj decidis liveri urĝan helpon en totala valoro de 6.2 milionoj da usonaj dolaroj al Pakistano kaj la Ĉina Internacia Urĝsava Taĉmento jam atingis Pakistanon. Kvankam Ĉinio estas disvolviĝanta lando, tamen Ĉinio volontas liveri laŭeblan helpon al la rekonstruado de tiuj tri landoj.

Wen Jiabao diris, ke li kredas, ke gvidate de la registaroj kaj helpate de la internacia socio, la popoloj de la tri landoj certe venkos la katastrofon kaj rapide rekonstruos la hejmon.

Pakistana ambasadoro al Ĉinio Salman Bashir diris, ke post okazo de la tertremo Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj plej frue liveris helpon kaj sendis savan taĉmenton. Tio enkorpigis la tradician amikecon inter Pakistano kaj Ĉinio. La pakistanaj registaro kaj popolo estas kortuŝitaj kaj dankemaj. Ankaŭ ambasadoroj de Hindio kaj Afganio en la nomo de sia registaro esprimis dankon al la ĉinaj registaro kaj popolo.