Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la 10-a Tutlanda Sportkunveno de Ĉinio

Vespere de la 12-a de oktobro inaŭguriĝis en Nankino la 10-a Tutlanda Sportkunveno de Ĉinio. Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la inaŭguron kaj intervidiĝis kun prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Jacques Rogge invitita al la inaŭguro.Hu Jintao bonvenigis Jacques Rogge kaj aliajn oficistojn de la Internacia Olimpika Komitato al la inaŭguro, kaj dankis la Internacian Olimpikan Komitaton pro ĝia kontribuo en akcelo de disvolviĝo de la sporta afero de Ĉinio.

La tutlanda sportkunveno estas la plej altnivela sporta kunveno de Ĉinio. La 10-a Tutlanda Sportkunveno de Ĉinio kun 32 sportbranĉoj de 357 disciplinoj unuafoje akordigis sin kun Olimpikoj en sportbranĉoj. Ĝin partoprenis 9985 gesportistoj. La nombro de partoprenantoj estas senprecedenca.

La sportkunveno finiĝos en la 23-a de oktobro.