Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 5-a Kulmina Konferenco de Azi-Pacifikaj Urbestroj inaŭguriĝis en Chongqing

La 12-an de oktobro la 5-a Kulmina Konferenco de Azi-Pacifikaj Urbestroj inaŭguriĝis en Chongqing en okcidenta Ĉinio. Ĝin ĉeestisurbestroj, prezidantoj de parlamentoj kaj reprezentantoj de 124 urboj, ĉefaj administraj oficistoj aŭ iliaj reprezentantoj de 255 translandaj korporacioj el 41 landoj. 500 raportistoj de 130 ĉinaj kaj eksterlandaj gazetoj kaj ĵurnaloj faris rilatajn raportojn.

Ĉina vicĉefministro Huang Ju ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon. Li diris, ke urbo estas grava marko de evoluo de civilizacio de la homaro. Ĝi koncentre enkorpigis sintezan forton de ŝtato, administran kapablon de registaro kaj konkurencan kapablon internacian. Efektivigo de plua disvolviĝo de urboj kaj antaŭenpuŝo de civilizacia progreso de urboj estas tre grava por altigi disvolvan nivelon de ĉiuj landoj kaj civilizacian nivelon de la homaro.

La temo de la konferenco estas “Urbo, Homo kaj Naturo”. En la dutaga konferenco la urbestroj kaj personoj el entreprenoj kaj akademiaj institucioj faros kadre de la temo dialogon kaj diskuton por serĉi disvolvan strategion de urboj en la 21-a jarcento konforman al la epoko. La komuna kono de la konferenco estos publikigita kiel “Chongqing-a Deklaracio”.