Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kosmoŝipo Shenzhou-6 flugas normale kaj kosmonaŭtoj faras en ĝi plurajn sciencajn eksperimentojn

Ĝis vespero de la 13-a de oktobro normale flugas la kosmoŝipo Shenzhou-6, kaj la kosmonaŭtoj Fei Junlong kaj Nie Haisheng sukcese faris serion da sciencaj eksperimentoj en la orbita kajuto kaj revena kajuto. Iliaj temperaturo, sang-premo kaj aliaj korpaj normoj estas normalaj.

En la 4-a horo Fei Junlong revenis de la orbita kajuto al la revena por la laboro. Poste li kaj Nie Haisheng sinsekve faris, en pezoperda stato, provojn pri fermado de pordo de la revena kajuto, surmetado kaj demetado de enkajuta premvesto, ktp. 5 minutojn post la 13-a horo, ili respektive eniris en la orbitan kajuton por scienca eksperimentado. La teknikistoj sur la terglobo kaj la du kosmonaŭtoj detale notis la donitaĵojn de diversaj eksperimentoj.

Ĝis la 19-a horo de la sama tago la kosmoŝipo Shenzhou-6 flugis 34 horojn laŭ la difinita orbito, 23-foje ĉirkaŭ la terglobo. La ekrano de la Spaconaŭtika Kontrola Centro en Pekino montras klarajn bildojn pri la kajutoj, ciferojn televide transmisiitajn kaj bonordan rivoluon de la kosmoŝipo.