Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Jacques Rogge: Ne estas eksteratendo, se Ĉinio akiros plej multajn medalojn en la Pekinaj Olimpikoj

Vespere de la 12-a de oktobro, Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, ĉeestis la inaŭguron de la 10-a Tutlanda Sportkunveno de Ĉinio. Poste li diris, ke se Ĉinio akiros plej multajn medalojn en la Pekinaj Olimpikoj de 2008, li certe ne sentos miron.

Dum la Atenaj Olimpikoj en la pasinta jaro, la ĉina sporta delegacio akiris 32 orajn medalojn, 17 arĝentajn kaj 14 bronzajn, okupante la duan lokon inter akirintoj de oraj medaloj kaj la trian lokon inter akirintoj de medaloj. Rogge diris, ke la elstara sukceso de ĉinaj gesportistoj en Atenaj Olimpikoj atestis, ke sporto de Ĉinio fariĝas pli kaj pli forta.

Parolante pri inaŭguro de la 10-a Tutlanda Sportkunveno de Ĉinio, Rocky Yoon, eksĝenerala sekretario de la Korea Olimpika Komitato, kiu ĉeestis multajn Olimpikojn, estis ĝoja. Li opiniis, ke la inaŭguro jam superis la nivelon de inaŭguro de Olimpikoj kaj faris malfacilan problemon al la Pekinaj Olimpikoj. Li diris: “Vi havas ne nur homan forton kaj financan povon, sed ankaŭ registaran forton por aranĝi inaŭguron. Kiel aziano, mi fieras pro tio.”