Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kosmoŝipo Shenzhou-6 plenumis sian taskon

33 minutojn post la 4-a horo de la 17-a de oktobro, post flugado de 115 horoj kaj 32 minutoj, plenuminte sciencajn eksperimentojn, revenis la revena kajuto de la kosmoŝipo Shenzhou-6 portanta kosmonaŭtojn Fei Junlong kaj Nie Haisheng.

43 minutojn post la 3-a horo, atingante la sudan Atlantikon, la kosmoŝipo ricevis ordonon de reveno. 44 minutojn post la 3-a horo, la revena kajuto disiĝis de la orbita kajuto kaj eniris en la revenan orbiton. 10 minutojn post la 4-a horo, la revena kajuto komencis trapasi la atmosferan tavolon. En alteco de 10 kilometroj super la tero, la kajuto komencis malrapide malleviĝi. 33 minutojn post la 4-a horo, la kajuto surteriĝis en stepo de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio.

Post malfermo de la pordo de la kajuto, kosmonaŭtoj Fei Junlong kaj Nie Haisheng eliris el la kajuto kaj mansvinge salutis la bonvenigantojn.

45 minutojn post la 5-a horo,Chen Bingde, ĉefkomandanto de la konstruado de homoporta spaconaŭtiko, anoncis, ke la revena kajuto de la homoporta kosmoŝipo Shenzhou-6 sukcese surteriĝis, la kosmonaŭtoj Fei Junlong kaj Nie Haisheng mem eliris el la kajuto kaj la spaca flugado de la homoporta kosmoŝipo Shenzhou-6 plenumiĝis kun plena sukceso.