Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Pekino la 7-a Konferenco de Financaj Ministroj kaj Estroj de Centraj Bankoj de la 20-landa Grupo

La 15-an de oktobro inaŭguriĝis en Pekino la 7-a Konferenco de Financaj Ministroj kaj Estroj de Centraj Bankoj de la 20-landa Grupo. Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon kun la titolo “Plifortigi kunlaboron de la tuta terglobo kaj akceli komunan disvolviĝon”. Li emfazis, ke la mondo konas profundajn kaj komplikajn ŝanĝiĝojn kaj alvizaĝas kaj ŝancon kaj defion. Do, ĉiuj landoj de la mondo devas plifortigi internacian kunlaboron, kune kapti ŝancon, trakti defion kaj antaŭenpuŝi la mondan ekonomion al stabila kaj orda disvolviĝo. Tio estas komuna deziro de diverslandaj popoloj kaj ankaŭ konsekvenca postulo de la epoko.

Dum la konferenco la ĉeestantoj diskutis pri ĝia temo “Plifortigi kunlaboron de la tuta terglobo: realigi stabilan kaj ordan disvolviĝon de la monda ekonomio”, kaj atingis komunan konon. Tio donos pozitivan influon al kresko de la monda ekonomio kaj kuna disvolviĝo de diversaj landoj.

La 20-landa Grupo fondiĝis en 1999 kun la celo akceli dialogon inter evoluintaj, disvolviĝantaj kaj transformiĝantaj landoj, kiuj havas gravan influon sur la monda ekonomio, pri makro-ekonomio kaj financa politiko. Tio estas la unua fojo por Ĉinio gastigi la nomitan konferencon kiel prezidanta lando.