Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio severe riproĉas Koizumi Junichiro pro lia vizito al Yasukuni-sanktejo

La 17-an de oktobro, ĉina ministro de eksteraj aferoj Li Zhaoxing urĝe intervidiĝis kun japana ambasadoro al Ĉinio Koreshige Anami kaj legis deklaron de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio pri vizito de japana ĉefministro Koizumi Junichiro al Yasukuni-sanktejo. Li severe riproĉis la eraran konduton de Koizumi Junichiro.

La deklaro diras, ke spite fortan oponon de la popoloj de Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj, la japana ĉefministro Koizumi Junichiro refoje vizitis Yasukuni-sanktejon, kie estas kultataj A-klasaj militkrimuloj de la Dua Mondmilito. Lia faro damaĝas la senton kaj dignon de la popoloj de suferigitaj landoj kaj serioze malutilas al la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio. La ĉinaj registaro kaj popolo esprimas fortan indignon kaj proteston kontraŭ Japanio.

En la lastaj jaroj, la registaro kaj gvidantoj de Ĉinio multfoje kontaktiĝis kun Japanio kaj esperas, ke la japana ĉefministro Koizumi Junichiro konsideros la ĝeneralan situacion kaj ne insistos en la eraro. Tamen li daŭre iras sur la vojo erara kaj danĝera. Tio vekis grandan indignon de Ĉinio. La japana ĉefministro Koizumi Junichiro devas respondeci pri serioza politika rezulto kaŭzita de lia erara konduto.