Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Jia Qinglin intervidiĝis kun Lien Chan

La 18-an de oktobro Jia Qinglin, prezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, intervidiĝis en Qingdao kun Lien Chan, honora prezidanto de Kuomintango, kaj lia sekvantaro. Jia esprimis grandan ĝojon revidi s-ron Lien kaj aliajn malnovajn amikojn duonjaron post ilia unuafoja vizito al la ĉeftero. Li transdonis saluton de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la kompartio de Ĉinio, al s-ro Lien, lia edzino kaj aliaj amikoj.

Jia diris, ke dank’ al la kuna klopodo de samlandanoj de ambaŭ bordoj, kreskis pozitivaj faktoroj utilaj al subigo de “sendependiĝo” de Taiwan, kaj samlandanoj de ambaŭ bordoj havas pli fortan deziron pri paca kaj stabila disvolviĝo de la interrilatoj de ambaŭ bordoj. La samlandanoj de ambaŭ bordoj devas agi kune por firme subigi la separatisman agadon de “sendependiĝo” de Taiwan kaj kune akceli pacan kaj stabilan disvolviĝon de la interrilatoj de ambaŭ bordoj.

Lien Chan dankis Jia Qinglin, ke li transdiris saluton de Hu Jintao. Li diris, ke li vidis grandajn sukcesojn de konstruado de la ĉefero dum sia vizito en aprilo kaj majo, sed la vizito estis tro mallonga. Ĉi-foje li deziras rigardi pli multe kaj en urboj kaj en la kamparo, por pli profunde koni la gigantajn ŝanĝiĝojn de la ĉeftero. Li diris, ke la 5 komunaj konoj atingitaj de li kaj Hu reprezentas la orientiĝon de disvolviĝo de la interrilatoj de ambaŭ bordoj. Pere de kuna klopodo de ambaŭ flankoj, oni certe povos elimini ĉiajn malhelpojn kaj akceli disvolviĝon de la interrilatoj de ambaŭ bordoj.