Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Internacia Urĝsava Taĉmento plenumis sian taskon

Posttagmeze de la 18-a de oktobro, plenuminte urĝsavan helpon en Bal-akot de Pakistano, Ĉina Internacia Urĝsava Taĉmento atingis Islamabadon, ĉefurbon de Pakistano. Ili revenos al Ĉinio en la 20-a de oktobro. La laboro de la taĉmento en Bal-akot profunde impresis pakistanan armeon kaj alilandajn internaciajn urĝsavajn taĉmentojn.

La 18-an de oktobro, dum la intervidiĝo kun Zhang Chunxiang, ĉina ambasadoro al Pakistano, pakistana oficisto de eksteraj aferoj diris, ke Pakistano dankas Ĉinion pro la helpo. La Ĉina Internacia Urĝsava Taĉmento estis la unua eksterlanda urĝsava taĉmento al Bal-akot, plej serioze katastrofita regiono de Pakistano. La ĉinaj helpantoj savis tri homojn el falintaj domoj kaj kuracis 590 personojn. La ĉina registaro liveris al Pakistano tendojn, lanajn litkovrilojn, kuracilojn kaj kontantan monon en totala valoro de 6.2 milionoj da usonaj dolaroj.

En la intervidiĝo Zhang Chunxiang donacis al Pakistano 7 milionojn da rupioj (ĉirkaŭ 120 mil da usonaj dolaroj) nome de la ĉina ambasadorejo al Pakistano, ĉinaj institucioj kaj vehikloj en Pakistano. Krome, du ĉinaj kompanioj donacis al Pakistano kontantan monon kaj ekipaĵojn en valoro de 600 mil da usonaj dolaroj.