Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun Donald Rumsfeld

Posttagmeze de la 19-a de oktobro, Hu Jintao, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis kun usona nacidefenda sekretario Donald Rumsfeld.

Hu Jintao diris, ke Ĉinio kaj Usono estas grave influantaj landoj en la mondo, portante gravan respondecon por defendi la pacon kaj stabilecon de la mondo kaj akceli kunan disvolviĝon, kaj havas komunajn interesojn en vasta kampo. La ĉina registaro alte taksas disvolvon de la ĉina-usonaj interrilatoj, kaj volontas kune kun Usono oftigi kontaktojn kaj kreskigi reciprokan konfidon, plimultigi komunajn konojn kaj kunlaboron, preni konstruan sintenon en traktado de sentemaj problemoj en la interrilatoj de la du landoj, kaj meti pli firman bazon por la sana kaj stabila disvolviĝo de la ĉina-usonaj interrilatoj.

Rumsfeld gratulis al Ĉinio pro la sukcesa lanĉo de la homoporta kosmoŝipo Shenzhou-6. Li diris, ke gravan signifon havas pli profunda interŝanĝo kaj reciprok-utila kunlaboro de la du landoj en gravaj internaciaj problemoj. Dum sia vizitado li havis profundan interŝanĝon kun gvidantoj de la ĉina armeo pri pluapaŝa akcelo de la interrilatoj de la du armeoj, kaj deziras pli vastajn interŝanĝojn pri edukado en militaj lernejoj.

Rumsfeld atingis Pekinon en la 18-a de oktobro, laŭ invito de Cao Gangchuan, nacidefenda ministro de Ĉinio.