Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina registaro publikigis blankan libron pri konstruado de demokratia politiko

La 19-an de oktobro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron “Konstruado de Demokratia Politiko de Ĉinio”. Tio estas la unua blanka libro de tiu kategorio publikigita de la ĉina registaro.

La blanka libro ĉiuflanke prezentas la devenon kaj ĉefajn karakterizaĵojn de la demokratia politiko de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, fundamentajn politikajn sistemojn, per kiuj Ĉinio realigis kaj garantias, ke la popolo estu mastro de la lando kaj socio, kaj konigas la procezon kaj nunan situacion de la demokratia politiko de Ĉinio.

La blanka libro atentigas, ke la socialisma demokratia politiko de Ĉinio konformas al la ĉina cirkonstancaro kaj garantias la aktivecon, iniciativon kaj kreivon de la popolo en la konstruado kaj administrado de la lando, kiel mastro. Samtempe, Ĉinio klare vidas solvendajn problemojn en sia konstruado de la socialisma demokratia politiko.

La blanka libro konsistas el 12 partoj, inkluzive de la elektado de politika sistemo konforma al la ĉina cirkonstancaro, mastriĝo de la popolo sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, sistemo de la Tutlanda Popola Kongreso, sistemo de plur-partia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo gvidataj de la Komunista Partio de Ĉinio, sistemo de aŭtonomio en la regionoj de nacimalplimultoj, demokratio de bazaj unuoj en urboj kaj kamparo, respekto kaj defendo de la homa rajto.