Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis la 2-a Internacia Konferenco de Kontraŭtoksa Kunlaboro de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio

La 20-an de oktobro fermiĝis en Pekino la tritaga 2-a Internacia Konferenco de Kontraŭtoksa Kunlaboro de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio. La konferenco aprobis la “Pekinan Deklaron” kaj renovigitan “Agad-projekton pri kontraŭtoksa kunlaboro de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio”.

Dum la konferenco oni retrorigardis la 5-jaran kontraŭtoksan kunlaboron de diversaj landoj de la regiono, resumis sperton kaj ellaboris kontraŭtoksan strategion kaj agad-planon por certa tempo en la estonteco.

La 1-a konferenco okazis en Bangkoko de Tajlando oktobre de 2000, kun la temo “Realigi en 2015 sentoksecon en Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj: unuigi koncepton kaj ŝanĝi procezon”.

La 2-an konferencon ĉeestis ĉ. 200 reprezentantoj de la oficejoj pri problemoj de narkotaĵoj kaj krimoj de Ĉinio, sudorient-aziaj landoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, kaj aliaj koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj.