Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Trakosternado de Qinghai-Tibeta Fervojo de Ĉinio finita

Lastatempe, finiĝis trakosternado de la Qinghai-Tibeta Fervojo en okcidenta Ĉinio. De Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco ĝis Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, la fervojo kun longeco de 1956 kilometroj estas la plej alta kaj plej longa altebenaĵa fervojo, kaj trapasas la plej longan parton de frosta grundo.

La Qinghai-Tibeta Fervojo komencos provan funkciadon kun pasaĝeroj en julio de 2006, kaj oni provizos la trajnon per hermetikaj vagonoj similaj al aviadilo por protekti la pasaĝerojn kontraŭ altebenaĵa reakcio.

La konstruado de la fervojo komenciĝis en septembro de 1958, kaj en septembro de 1979 plenumiĝis la parto de Xining ĝis Golmud en Qinghai-provinco kun longeco de 815 kilometeroj. La konstruado de la parto de Golmud ĝis Lasao de la fervojo komenciĝis en la 29-a de junio, 2001. Tiu parto longas 1142 kilometrojn, el kiuj 960 kilometroj estas sur altebenaĵo de pli ol 4 mil metroj super marnivelo.