Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis en Nankino la 10-a Tutlanda Sportkunveno de Ĉinio

Vespere de la 23-a de oktobro fermiĝis la 10-a Tutlanda Sportkunveno de la Ĉina Popola Respubliko en la Olimpika Centra Sporthalo en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco.

Je la 20-a horo, Wen Jiabao, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, deklaris la 10-an Tutlandan Sportkunvenon de Ĉinio fermita. En la melodio de la himno de la sportkunveno, la flago de la sportkunveno malleviĝis malrapide kaj la sankta fajro estingiĝis iom post iom.

En la ferma ceremonio okazis transdonado de la flago de la sportkunveno. La 11-a Tutlanda Sportkunveno de Ĉinio okazos en 2009 en Shandong-provinco.

Dum tiu ĉi sportkunveno, 15 sportistoj 21-foje rompis 6 mondajn rekordojn, 7 sportistoj 7-foje egalis 6 mondajn rekordojn, 5 sportistoj 6-foje kreis 5 aziajn rekordojn, 1 teamo kaj 19 sportistoj 25-foje kreis 19 landajn rekordojn.