Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Disvolvo de cirkula ekonomio akcentata en la mediministra konferenco de Ĉinio, Koreio kaj Japanio

En la 23-a de oktobro finiĝis en Seulo, ĉefurbo de la Korea Respubliko, la 7-a Mediministra Konferenco de Ĉinio, Koreio kaj Japanio. La konferenco akcentis disvolvi cirkulan ekonomion, protekti la medion kaj akceli daŭrigeblan disvolviĝon.

En la dutaga konferenco mediministroj de la tri landoj interŝanĝis opiniojn pri la progreso en mediprotektado, daŭrigo de mediprotekta kunlaboro kaj akcelo de daŭrigebla disvolviĝo.

La komuna bulteno de la konferenco anoncis, ke ĉi tiu konferenco estas grava por akceli regionan mediprotektan kunlaboron kaj efektivigi daŭrigeblan disvolviĝon de Nord-orienta Azio. La konferenco refoje konfirmis, ke starigo de cirkula socio aŭ cirkula ekonomio estas tre grava por efektivigo de daŭrigebla disvolviĝo de Nord-orienta Azio.

La komuna bulteno priparolis sukcesojn en la kunlaboro kaj kunlaboron en la estonteco, rilate prognozon kaj superregon de sabloŝtormo kaj acida precipito, protekton kaj administradon de akva riĉfonto kaj akva medio, kaj eviton de entrudiĝo de ekzotaj specoj.