Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis la 57-a Internacia Libro-foiro de Frankfurto

La 57-a Internacia Libro-foiro de Frankfurto fermiĝis en la 23-a de oktobro de 2005. La Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) plenumis intertraktadon pri kopirajto de 235 libroj, el kiuj 198 estas eksportataj kaj 37 importataj.

Eksporto de kopirajto de 82 libroj, inkluzive de “Deng Xiaoping en la Kultura Revolucio” kaj “La Paseo”, estis kontraktita kun eldonistoj de Italio, Ukrainio, Hindio kaj Brazilo.

Eksporto de 116 libroj, inkluzive de “Mondaj Heredaĵoj de Ĉinio”, “Tri Regnoj”, “Ruĝdoma Sonĝo” kaj “Antikva Te-karavana Vojeto”, estis intertraktita kun eldonistoj de Usono, Britio, Germanio, Italio, Rusio, Japanio kaj Pollando.

En la foiro la Ĉina Internacia Eldona Grupo eksponis 722 specojn da libroj, ĉ. trionon de la montritaj ĉinaj libroj. Inter ili estis 533 specoj en la angla, franca, hispana, germana, korea, japana, rusa, itala, portugala, indonezia kaj araba lingvoj, kiuj konsistigis 76% de la totala nombro de la ĉin-eldonitaj fremdlingvaj specoj montritaj en la foiro. Inter tiuj eldonaĵoj estis libroj de ĉinaj fundamentaj scioj, kulturo, arto, literaturo, tradicia medicino kaj farmacio, infanaj libroj, vortaroj, lernolibroj de la ĉina lingvo.