Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis en Pekino simpozio memore al la 60-a datreveno de liberiĝo de Taiwan

Memore al la 60-a datreveno de la liberiĝo de Taiwan, simpozion okazigis en Pekino la 24-an de oktobro, la Centra Komitato de la Taiwan-a Demokratia Aŭtonoma Ligo, Ĉina Tutlanda Federacio de Taiwan-aj Samlandanoj, Ŝtata Asocio de Taiwan-studo kaj Studa Centro pri Ambaŭbordaj Interrilatoj. Ĝin ĉeestis pli ol 60 personoj el ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo, Hongkong, Makao kaj aliaj landoj.

Zhang Kehui, vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj prezidanto de la Centra Komitato de la Taiwan-a Demokratia Aŭtonoma Ligo, faris paroladon. Li diris: “Ĉe la 60-a datreveno de la liberiĝo de Taiwan, ni okazigas tiun ĉi simpozion por retrorigardi la batalon de la Taiwan-a popolo kontraŭ agresantoj, memori la grandan triumfon de la liberiĝo de Taiwan kaj antaŭvidi brilan perspektivon de disvolviĝo de la ĉina nacio, tio havas tre gravan signifon por konstruado de paca kaj stabila interrilatoj de ambaŭ bordoj, por akcelo de reunuiĝo de la patrolando kaj por granda prosperiĝo de la ĉina nacio.”

La ĉeestantoj emfazis, ke la liberiĝo de Taiwan estis malfacile akirita, kaj ĝin devas domaĝi ĉiuj ĉinoj, inkluzive de Taiwan-anoj. La popoloj de ambaŭ bordoj devas dediĉi sin al disvolvo de ambaŭbordaj interrilatoj kaj al akcelo de reunuiĝo de la patrolando.