Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Lee Hsien Loong: Mondo multe profitas de disvolviĝo de Ĉinio

Antaŭtagmeze de la 25-a de oktobro, Lee Hsien Loong, ĉefministro de Singapuro, prelegis ĉine en la Partia Lernejo de la Centra Komitato (CK) de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Li diris, ke Azio kaj la mondo multe profitas de disvolviĝo de Ĉinio.

La 24-an de oktobro Lee Hsien Loong atingis Pekinon kaj komencis sian unuan oficialan viziton al Ĉinio kiel ĉefministro de Singapuro. En la sekvanta tago, li prelegis kun la titolo “Paca disvolviĝo de Ĉinio en nova Azio” en la Partia Lernejo de CK de KPĈ. La prelegon aŭskultis pli ol 700 lernantoj.

Lee Hsien Loong diris, ke leviĝo de Ĉinio estas plej grava afero en la nuna epoko. Li kredis, ke Azio kaj la mondo multe profitas de disvolviĝo de Ĉinio. Li diris, ke sekve de disvolviĝo de Ĉinio, la gravita centro de la monda ekonomio translokiĝos al Azio iom post iom. Tio alportos pli favoran disvolvan medion al la aziaj landoj, kaj pro tio Azio ludos rolon pli grandan kaj pli konstruan en internaciaj aferoj.

Lee Hsien Loong aplaŭdis amikajn kunlaborajn interrilatojn de Singapuro kaj Ĉinio, opiniante, ke Singapuro povas profiti de disvolviĝo de Ĉinio, kaj esperante, ke Ĉinio daŭre disvolviĝos stabile.

Parolante pri rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Lee Hsien Loong diris, ke kiel unu tuto, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas grava parto de Azio. Ĉinio aktive kaj bonorde traktadas la rilatojn kun la asocio kaj dediĉas sin al konstruado de la liberkomerca areo de ambaŭ flankoj. Tio estas ĝia strategia decido por starigo de longaj rilatoj kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

En la 25-a de oktobro, Wen Jiabao, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, interparolis kun Lee Hsien Loong en la Popola Halo. Ili interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro kaj internaciaj problemoj interesantaj la du flankojn, kaj atingis vastajn komunajn konojn.